Volontuliĝi

Prelegontoj

Por maksimumigi la intereson en via prelego kaj malpliigi vian streĉiĝon se vi ne ofte prelegas, ni starigis la jenan procezon por niaj volontuloj-prelegontoj:

  1. Sendu al ni viajn ideojn por prelego. Ni konsideros, kie via kunsido taŭgas en la programo, kaj respondos al vi.
  2. Rigardu niajn konsilojn ĉi-sube kaj poste kreu prezentaĵon kaj disdonaĵon el via ideo. Ni revizios ĝin kaj helpos vin pri la enhavo, prezentado kaj disdonaĵo, se necese.
  3. Komfortiĝu pri via prezentaĵo – eble prezentu ĝin ĉe via loka Esperanta klubo aŭ simple eksciu ĉiom de la enhavo.
  4. Malstreĉiĝu kaj ĝuu la kongreson – vi helpas nin bonigi ĝin! Iu estos en la ĉambro por prezenti vin kaj helpi.

Konsiloj por prelegontoj

  1. Enhavo plej gravas: Vi havas ion interesan por diskonigi, kaj tio estas la ĉefa afero trakti. Evitu la enkondukon kaj fonon, iru rekte al la interesaj aferoj kaj diru vian diraĵon. Vi povas uzi la sistemon “specifaĵo, ĝeneralaĵo, specifaĵo” por enkonduki kaj disvolvi viajn ĝeneralajn temojn. Vidigu la problemon: al kiu ĝi gravas, kaj kio estas la solvo? Ne timu lasi demandojn al la aŭskultantaro, nek proponi demandojn, al kiuj vi ne havas respondojn. Sentu vin libera ripeti kaj plifortigi gravajn punktojn ĉar tio faras bonan rakontadon. Interagaj prelegoj, en kiuj la aŭskultantaro partoprenas, estas pli interesaj ol tiuj, en kiuj nur la preleganto parolas. Elpensu manierojn enplekti la aŭskultantaron per demandoj kaj agoj.
  2. La lumbildoj kaj la disdonaĵo subtenu vian enhavon: Eventualaj detaloj estu en agrable konciza disdonaĵo. La aŭskultantoj scios, ke ili ne devas skribi notojn pri specifaĵoj kaj anstataŭe povas koncentriĝi pri aŭskultado kaj interagado kun vi. Tio savos vin de penoj montri multajn detalojn en malklaraj lumbildoj kaj de tedo de la aŭskultantaro legante detalojn. Anstataŭe, la prelego uzu malmultajn zorge elektitajn apogajn bildojn, tekstojn, sonojn, videojn aŭ kombinon de tiuj. Uzu la lumbildojn kiel mejloŝtonojn por trairi vian enhavon dum la donita tempo kaj kiel memorigilon, kiu tenas vin atentanta la aŭskultantojn kaj kion ili vidas, anstataŭ kiel prelegajn notojn. Vi povos printi kopiojn de via disdonaĵo ĉe la kongreso.
  3. Ne zorgu pri la prelego – vi havas bonegan enhavon: Konu vian enhavon tiel, ke vi povas facile priparoli ĝin kaj trafi viajn gravajn punktojn, sed ne parkerigu paroladon. Viaj aŭskultantoj volos, ke vi sukcesu, kaj se vi “eraros”, ili ne scios krom se vi atentigos tion. Ne petu pardonon por kompleksa koncepto aŭ enhavo, nek por interrompo por diri ion, kion vi forgesis mencii – simple diru, kion vi devas diri. Parolu al ili kiel fidata kolego. Humuro kaj entuziasmo estas bonegaj se vi sentas ilin pri la temo.

Aliaj volontuloj

Ĉu vi volas helpi diversajn taskojn? Bonvolu kontakti nin!