Veturado

Kongresejo

Seattle Pacific University
3307 3rd Avenue West
Seattle, Washington
Usono

La konstruaĵo Moyer Hall estos la registrejo kaj la loĝejo.

Kampusa mapo

Kampusa mapo por tiuj kun limigita moviĝkapablo

Informiloj ĝeneralaj

La jenaj retpaĝoj provizas informojn utilajn por veturado en Seatlo:

  • Taksioj: Yellow Cab estas fidinda taksifirmao; oni povas peti veturon telefone aŭ per ĝia saĝtelefona aplikaĵo. Vidu ĝian retpaĝaron por prezoj kaj aliaj detaloj.
  • Uber/Lyft: Oni povas uzi la preztaksilon de Uber kaj la preztaksilon de Lyft por kompari prezojn.
  • Publika transporto:
    • King County Metro Transit ofertas busveturojn en Seatlo; ĝia retpaĝaro listigas nunajn prezojn, kaj oni povas uzi ĝian Veturplanilon por trovi vojojn alternativajn al tiuj priskribitaj sube. (Estas facile iri laŭ pluraj buslinioj: per sia bileto, oni povas transiri al aliaj linioj senpage ĝis la indikita horo.)
    • Sound Transit funkciigas Link Light Rail, trajnon konektantan Seatlon kun la flughaveno.
    • La senpaga saĝtelefona aplikaĵo OneBusAway donas aktualajn informojn pri alvenoj de busoj kaj trajnoj en la seatla regiono.

Atingi la kongresejon

Aviade

La plej proksima granda flughaveno estas Seattle-Tacoma International Airport (SEA), al kiu flugas ĉiuj grandaj usonaj flugfirmaoj kaj multaj internaciaj.

Estas kelkaj manieroj iri de la flughaveno al Seattle Pacific University:

  • Per taksio: La veturo daŭros proksimume 30 minutojn kaj kostos proksimume $50 (kun kelkdolara gratifiko laŭ usona kutimo). La flughaveno havas ejon, kien iradas liberaj taksioj.
  • Per Uber/Lyft: La prezo dependas de la horo sed estos proksimume $40-$50. La flughaveno havas ejon por ekveturoj de tiaj veturfirmaoj (sekvu la ŝildojn por "Rideshare").
  • Per luita aŭto: Multaj firmaoj luas aŭtojn ĉe la flughaveno. Uzu la GPS-ilon de la aŭto aŭ vian poŝtelefonon por trovi la plej bonan vojon en la tiama trafiko. Parkumado en la kampuso estas senkosta somere.
  • Per publika transporto: El la flughaveno, sekvu la ŝildojn por la trajno "Link Light Rail". Ĉe la haltejo, aĉetu bileton de biletmaŝino por veturo ĝis Stacio University Street (ne University of Washington). Ĉe Stacio University Street, sekvu la ŝildojn al la elirejo ĉe la vojkruco de 3rd Avenue kaj Seneca Street. Ĉe la kontraŭa angulo de la vojkruco estas bushaltejo, de kie oni povas iri laŭ linio 3, 4, 13 aŭ 29 al SPU; eliru ĉe Dravus Street.

Trajne

King Street Station (SEA), en la centro de Seatlo, estas la loka stacio de Amtrak, la usona reto de pasaĝeraj trajnoj. Al Seatlo iras linioj devenantaj de Ĉikago, Losanĝeleso kaj Vankuvero.

Por iri de la stacidomo al Seattle Pacific University:

  • Per taksio: La veturo daŭras proksimume 15 minutojn sed povas esti pli longa pro trafiko. La distanco estas proksimume 9 km (6 mejloj).
  • Per Uber/Lyft: La prezo dependas de la horo sed estos proksimume $13-$18.
  • Per publika transporto: El la enirejo de la stacidomo ĉe South Jackson Street, iru dekstren kaj marŝu laŭ South Jackson Street ĝis vi transiras 4th Avenue South. Iru al la bushaltejo ĉe la kontraŭa flanko de South Jackson Street, antaŭ la vendejo Bartell Drugs. De tie, iru laŭ linio 62 ĝis North 34th Street. De la haltejo trans tiu strato, iru laŭ linio 31 al 3rd Avenue West.

Buse

Greyhound

Greyhound Lines havas busliniojn tra Usono kaj Kanado. Ĝia seatla stacio estas proksime de la urbocentro.

Por iri de la stacidomo al Seattle Pacific University:

  • Per taksio: La veturo daŭras proksimume 15 minutojn sed povas esti pli longa pro trafiko. La distanco estas proksimume 9 km (6 mejloj).
  • Per Uber/Lyft: La prezo dependas de la horo sed estos proksimume $13-$17.
  • Per publika transporto: De la bushaltejo antaŭ la stacidomo, iri laŭ linio 150 ĝis la haltejo ĉe 4th Avenue kaj James Street. De tiu haltejo, vi povas iri laŭ linio 3 aŭ 4 al SPU; eliru ĉe Dravus Street.

BoltBus

BoltBus havas busliniojn al Seatlo de urboj ĉe la okcidentaj marbordoj de Usono kaj Kanado. La busoj haltas ĉe 5th Avenue South en la Internacia Kvartalo, proksime de la urbocentro.

Por iri de la bushaltejo al Seattle Pacific University:

  • Per taksio: La veturo daŭras proksimume 15 minutojn sed povas esti pli longa pro trafiko. La distanco estas proksimume 9 km (6 mejloj).
  • Per Uber/Lyft: La prezo dependas de la horo sed estos proksimume $13-$18.
  • Per publika transporto: Marŝu norden laŭ 5th Avenue South. Iru al la bushaltejo ĉe la kontraŭa flanko de South Jackson Street, antaŭ la vendejo Bartell Drugs. De tie, iru laŭ linio 62 ĝis North 34th Street. De la haltejo trans tiu strato, iru laŭ linio 31 al 3rd Avenue West.

Ŝipe

Clipper Vacations ofertas pramŝipajn veturojn al piedirantoj de Friday Harbor, Vaŝingtonio, kaj Viktorio, Brita Kolombio. La seatla ŝipejo de Clipper Vacations estas ĉe 2701 Alaskan Way en la centro de Seatlo.

Por iri de la ŝipejo al Seattle Pacific University:

  • Per taksio: La veturo daŭras proksimume 15 minutojn sed povas esti pli longa pro trafiko. La distanco estas proksimume 6 km (4 mejloj).
  • Per Uber/Lyft: La prezo dependas de la horo sed estos proksimume $11-$16.
  • Per publika transporto: Marŝu supren 15 minutojn al la bushaltejo ĉe la pli malproksima flanko de 3rd Avenue, inter Vine Street kaj Cedar Street. De tie vi povas iri laŭ buslinio 3, 4 aŭ 13 al SPU; eliru ĉe Dravus Street. Vidu la Veturplanilo de King County Metro por pliaj ebloj.

Aŭte

Tiuj, kiuj veturos de norde aŭ sude, iru laŭ Interŝtata Ŝoseo 5. Se vi veturos de oriente, iru laŭ Interŝtata Ŝoseo 90 ĝis Interŝtata Ŝoseo 5. Uzu vian GPS-navigilon aŭ interretan mapoprogramon en via poŝtelefono por plani pli precizan vojon.

Penu aranĝi vian alvenon en Seatlon tiel, ke vi evitos premperiodan trafikon. Se vi alvenos dum la premperiodo, evitu Elirejon 167 (al Mercer Street) de Interŝtata Ŝoseo 5. Anstataŭe eliru laŭ Elirejo 166 (al Olive Way) irante norden aŭ Elirejo 169 (North 50th Street) irante suden.

Parkumado en la kampuso estas senkosta somere.

Speciala helpo

Se vi volas, ke oni gvidu vin de la flughaveno per publika transporto, aŭ se vi havas specialajn veturajn bezonojn, bonvolu kontakti nin.

Mapoj