De E-USA

Nun haveblas stipendioj per Esperanto-USA. Petojn por stipendioj oni sendu al Esperanto-USA pere de ĉi tiu retformularo. Stipendioj estas limigitaj kaj donitaj laŭ tio, ke unua venas, unua prenas.

De KEA

Kanada Esperanto-Asocio volas helpi al junaj kanadaj esperantistoj partopreni la komunan kongreson de KEA kaj EUSA.

Unu stipendion de CAD 300 povas ricevi partoprenanto de la kongreso kiu estas membro de Kanada EA, kiu loĝas daŭre en Kanado, kiu estas juna (kun ne pli ol 30 jaroj) kaj kiu sendas leteron (prefere en Esperanto) por klarigi kial tiu persono ricevu la stipendion: la letero sendiĝu al la adreso informo@esperanto.ca antaŭ la 14a de majo (2019).