Specialaj gastoj

Chuck Smith

Chuck SmithChuck Smith estas aktiva en Esperantujo de kiam li lernis la lingvon en 2001. Ĝuste tiun jaron, li fondis la esperantan Vikipedion, nun la 32-a plej granda kun pli ol 200 000 artikoloj. En 2015, li kunlanĉis la esperantan kurson de Duolingo por anglalingvanoj, kiun ĝis nun faris pli ol miliono da homoj. Nuntempe Chuck estas aktiva kiel la Ĉefa Teknika Oficisto de Amikumu, saĝtelefona aplikaĵo por trovi proksimajn parolantojn de Esperanto aŭ iu ajn alia lingvo. Pro lia “ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto“, la gazeto La Ondo de Esperanto nomis lin Esperantisto de la Jaro en 2015. Li estas usondevena kaj loĝas en Berlino.

Federico Gobbo

Federico GobboFederico Gobbo estas ordinara profesoro de katedro Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe Universitato de Amsterdamo (Nederlando) kaj laŭkontrakta profesoro ĉe Universitato de Torino (Italio) por kurso pri Planlingvoj kaj Lingvoplanado. Li esperantistiĝis en 1997 kaj baldaŭ aktiviĝis en la itala junulara movado. En 1998 li magistriĝis en esperantologio ĉe Universitato de Torino kaj en 2009 doktoriĝis ĉe la Universitato de Insubria (Italio) per disertacio pri komputika lingvistiko, en kiu li uzis Esperanton.