Seatlo

Pri la urbo

La regiono ĉirkaŭ Puĝeta Fjordo longe estis hejmo al diversaj indiĝenaj gentoj. En la 19-a jarcento venis usonanoj, kiuj ĉe profunda haveno fondis urbon nomitan por Seatlo, loka indiĝena ĉefo.

La urbo rapide kreskis kiel komerca kaj industria centro kaj kiel haltejo por vojaĝantoj irantaj al Alasko. En 1907 fondiĝis la publika bazaro Pike Place, kiu daŭre funkcias. En 1962 la urbo gastigis la mondan Ekspozicion Jarcento 21, por kiuj estis konstruitaj la Kosma Nadlo kaj la unurela fervojo, kiu ligas ĝin al la urbocentro.

Nuntempe Seatlo havas riĉan kulturon danke al siaj diverskultura loĝantaro, ĉieaj kafejoj, premiitaj manĝejoj, aliro al la naturo kaj furoriga muzikistaro. Seatlo estas la plej granda urbo en nordokcidenta Usono kaj unu el la plej rapide kreskantaj urbegoj en la lando.

Vetero

Somere, pro siaj ĉirkaŭaĵo kaj norda situo, Seatlo ĝuas longajn, sunajn tagojn kun mildaj temperaturoj ofte inter 21-27°C (70-80°F). La fama pluvado en la urbo tute paŭzas: en julio de 2017 oni registris neniom da pluvo.

Esperanto en Seatlo

Esperanto havas longan kaj riĉan historion en Seatlo. Jam en 1905, kiam fondiĝis la unuaj usonaj Esperanto-asocioj en Novjorko, Filadelfio kaj Bostono, ekestis societo en Seatlo por filatelemaj esperantistoj. La postan jaron fondiĝis la pli ĝenerala Seatla Esperanto-Societo (SES), kiu en 2018 festos sian 112-an datrevenon kiel unu el la plej grandaj lokaj Esperanto-societoj en Usono. Ĝiaj kunsidoj, kiuj okazas unu-du fojojn monate, ofte havas pli ol dek ĉeestantojn. Ekde 1981 seatlaj esperantistoj ankaŭ kunorganizas la Nord-Okcidentan Regionan Esperanto-Konferencon (NOREK).

Eminentaj esperantistoj, kiuj loĝis en Seatlo aŭ la ĉirkaŭaĵo, inkluzivas: Richard Henry Geoghegan (1866-1943), kunfondinto de SES, kiu tradukis la Unuan Libron de Zamenhof en la anglan; David Richardson (1926-2012), iama prezidanto de ELNA (nun Esperanto-USA) kaj aŭtoro de la anglalingva lernolibro Esperanto: Learning and Using the International Language; kaj Prof-o Sidney Culbert (1913-2003), fama pro lia esplorado pri la nombro de Esperanto-parolantoj en la mondo.

Duafoje Seatlo invitas al si la usonan esperantistaron: ELNA okazigis ĉi tie sian 9-an Landan Kongreson en 1961.