La ĉi-jara programo temas pri “agado kaj kreado”. Jen kelkaj el la ĉi-jaraj prelegoj kaj okazoj:

Ĉefprelegoj

  • David K. Jordan: Kreemo kaj Kreado
  • Flo Martorell: La historio de EURROKA / VINILKOSMO
  • Mark Fettes: Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo

Specialaj aktivaĵoj

  • KER-Ekzameno
    Ni gastigas la 7an Tutmondan KER-Ekzamenon. Temas pri parolaj kaj skribaj ekzamenoj kiuj testas vian kapablojn Esperantajn. Se vi sukcesos, vi ricevos diplomon en tri lingvoj, kiun UEA kaj la Europa Unio agnoskas. Se vi interesiĝas, bonvolu aliĝi kaj pagi per la ligiloj sube.
    Aliĝi al KER-EkzamenoPagi por KER-Ekzameno
  • Libroservo
    Aĉeti Esperantajn librojn kaj subteni E-USA-on. (Sabaton & dimanĉon 16h30–18h00; lundon 9h30–11h00)
  • Ludĉambro
    Ludu Esperantajn tabulludojn, helpu konstrui Esperanto-teman puzlon, aŭ provu vian vortstokon per konkura raŭndo de “Skraboblo”.
  • Rolludo “Malfermitaj Legendoj”
    Kuniĝu kun ludmajstro Tim Rice por esperantlingva “Karceroj & Drakoj”-eska ludseanco (sabaton kaj dimanĉon 14:30–16:30)
  • Rapid-prelegoj
    Ĉu vi volas praktiki paroli Esperante publike? Aŭ prelegi pri temo, sed ne por tro longa tempo? Aŭ lerni pri multaj aferoj dum mallonga tempo? Venu al la “rapid-prelegoj” sesio, kaj distribuu vian scion al avidaj aŭskultantoj! Vi ne bezonas antaŭaliĝi, sed se vi ja scias antaŭe ke vi interesiĝas, bonvolu sciigi nin, por ke ni povu garantii tempon por ĉiuj.
  • Distra vespero!!!
    Estu kun ni dum viaj amikemaj lertaj Esperantistoj prezentas muzikajn, vidajn, kaj parolajn distraĵojn!  Ne maltrafu la Muzikan Kviz-spektaĵon de Flo Martorell, kaj Rakontojn pri Antikva Esperantujo de David K. Jordan.

Prelegoj

Agado

  • Kiel trovi, akiri kaj aŭskulti Esperanto-muzikon – Flo Martorell
  • Kiel organizi lokan Esperantan okazaĵon – Tomaso Alexander
  • Kiel eldoni infanajn librojn – Mara Rockliff
  • “Esperanto Variety Show”: Modernaj rimedoj por kreskigi modernan esperantistaron – Tomaso Alexander
  • Kio estas via Esperanta alvokiĝo? – Filipo Dorcas

Kreado

  • Antaŭ hajko: Amo, malfeliĉo, kaj tankao – Steven Brewer
  • Ni rakontu! – David K. Jordan
  • Muziko & ludoj por komencantoj – Chris Walker
  • Harry Potter kaj la Arto de Tradukado – Julinjo Schwartz
  • Instrui kaj praktiki Esperanton per surtablaj rolludoj – Tim Rice

Esperanta kulturo

  • Esperanta literaturo – Julinjo Schwartz
  • Kie estas la finvenkistoj? – Elikjo Bokanga
  • Inform-prelego pri ESF – Chuck Mays
  • Universala Kongreso en Montrealo – Ĵenja Amis
  • UN Agadoj – Kasja Walker, Humphrey Tonkin

Scienco & homaraj studoj

  • Trarigardo en mediprotektadan kemion – Orlando Raola
  • Antaŭ-Kolumbaj Mez-Amerikaj Nutraĵoj aŭ Ĉu Jesuo Iam Ajn Manĝis Kapsikon aŭ Ĉu Moctekzumo I Iam Ajn Manĝis Rizon? – Fred Meyer
  • Elektoranga balotsistemo kaj vi – Chris Pacejo

Ekskursoj

Ni havas kelkajn esperantlingvajn ekskursojn por vi!

  • serĉludo en historia Bostona Komunumo (“Boston Common”)
  • gvidita promenado de historia Libereco-Pado (“Freedom Trail”)
  • gvidita promenado de historia Granda Loĝio de Framasonoj
  • promenado laŭ la Havenpromenejo (“Harborwalk”) ĝis historia Quincy-bazaro

Ekspozicioj

  • Montrado de Grace M. Hill Esperanta Kolekto de Perkins Lernejo por Blinduloj [anglalingva]
  • Rakonto-tempo ĉe Bostona Publika Biblioteko [anglalingva]
    Esperantista aŭtoro Mara Rockliff laŭtlegas sian plej novan anglalingvan infanlibron, “Doctor Esperanto and the Language of Hope” (“Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero”).
  • montrado de la nova limita-filmserio de Natalie MacMahon Malsano Nomata Amo [anglalingva/Esperanto]

Horaro

Vendredo, 14 Junio

12:00–17:00 – enskribiĝo
17:00 – vespermanĝo
19:00–21:30 – Interkona Vespero

Sabato, 15 Junio

7:00 – matenmanĝo
8:30 – Solena Malfermo
9:00 – Mark Fettes: Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo
9:45 – Flo Martorell: La historio de EURROKA / VINILKOSMO
10:45 – grupa foto
11:00 – Grace M. Hill Esperanta Kolekto de Perkins Lernejo por Blinduloj
12:00 – tagmanĝo
13:30 – Flo Martorell: La tuta ĉeno de kreado de Esperanto-muziko ĝis la eldonado kaj aŭskultado por la publiko
14:30–18:00 – diversaj prelegoj
19:00–21:00 – Bankedo kun David K. Jordan: Kreemo kaj kreado

Dimanĉo, 16 Junio

7:00 – matenmanĝo
8:30–12:00 – diversaj prelegoj
12:00 – tagmanĝo
13:30–18:00 – ekskursoj; diversaj prelegoj
18:00 – vespermanĝo
19:00–22:00 – Distra Vespero

Lundo, 17 Junio

7:00 – matenmanĝo
8:30–10:30 – diversaj prelegoj
11:00 – Solena Fermo
12:00–14:00 – elskribiĝo