Postkongresa tendumado

Ni organizas postkongresan tendumadon en la fama nacia parko Mount Rainier de la 16a ĝis la 19a de julio. Tio ĉi estas bonega oportuno plilongigi vian tempon en Esperantujo kaj vidi ne nur la urbon sed ankaŭ la belegan naturon de ĉi tiu parto de la mondo. Se vi alvenos aviadile (aŭ se vi simple malofte tendumas), ni povos helpi vin pruntepreni, lui aŭ alimaniere akiri la bezonatajn ekipaĵojn por la sperto. Ni ankaŭ organizos kunveturadon al kaj de la tendejaro kaj bonvenigas vian helpon pri tio.

En la parko ni tendumos en la tendejaro Cougar Rock, proks. 2 horojn for de la kongresejo aŭte (temas pri 160 km aŭ 100 mejloj). La tendejaro situas 970 m (3180 futojn) super la marnivelo. Someroj en la parko estas sekaj kaj malvarmetaj, kun temperaturoj ĝenerale inter 15-27°C (60-80°F). La vetero en la parko tamen povas varii, do vizitantoj venu pretaj.

Ni havos grupan tendejon kun trinkebla akvo, akvopelaj necesejoj kaj manĝotabloj. Somere la parko prezentas multajn oportunojn marŝi, rokogrimpi kaj vidi naturajn vidindaĵojn kiel arbaroj, akvofaloj kaj floroj. La tendejaro havas ankaŭ amfiteatron, kie oni prezentas informajn programojn.

Interesatoj legu kaj plenigu la aliĝilon, kiu estas aparta de la kongresa aliĝilo. La usona Naciparka Servo havas pliajn informojn pri la tendejaro en la angla.

Nepre venu kaj tendumu kun ni!

Fotis Joe Mabel/CC-BY-SA 3.0