Horaro

Jen estas provizora tagordo. Dum la venontaj monatoj ni aldonos programerojn kaj pli detalan horaron. Ĝis tiam la horoj kaj aliaj informoj ĉi tie eble ŝanĝiĝos.

Ĝenerale la programeroj daŭros po proksimume unu horon kaj pluraj okazos samtempe. Ili estos plejparte en Esperanto, sed kelkaj uzos simplan lingvaĵon, kaj kelkaj estos en la angla aŭ ambaŭ lingvoj. Por ekscii pri la kutimaj programeroj, vidu: Kio estas Landa Kongreso?

Ni ankoraŭ plenigas la programon. Ĉu vi volas muzikumi en la koncerto aŭ prelegi pri via plej ŝatata temo? Volontuliĝu!

Vendredo, 13 julio

Vespere

18:30-20:30: Interkona vespero

20:30-22:00: Spektigo de la filmo Demon with the Atomic Brain, dublita en Esperanto

Sabato, 14 julio

Matene

07:30-08:30: Matenmanĝo

08:30-09:30: Solena malfermo

09:30-10:30: Konstruado kaj ĝuado de Esperanta komunumo (Chuck Smith)

10:30-12:00: Okazos la jenaj programeroj samtempe:

Tagmeze

12:00-13:00: Tagmanĝo

Posttagmeze

13:00-17:00: Okazos la jenaj programeroj po kelkaj samtempe:

  • Prelego pri komiksoj (Julinjo Schwartz)
  • Aligatorejo: Parolu iun ajn lingvon krom via denaska kaj Esperanto
  • Kiel fari bonan pardonpeton (Simmon Barney)
  • Fulmprelegoj: Koncizaj paroladoj
  • Kantohoro (Ros’ Haruo kaj Arlyn Kerr)
  • Esperanto-USA kaj KEA por nemembroj
  • Libroservo: Foliumu kaj aĉetu librojn de Esperanto-USA
  • Ĝisdatigo pri Esperantic Studies Foundation
  • Aferkunsido de Esperanto-USA
  • Aferkunsido de KEA

Vespere

18:00-20:00: Bankedo: laŭ via plaĉo estu formala aŭ malformala! Kun prelegeto “Kiel transformiĝas la Esperanta komunumo: nuntempaj tendencoj” de Federico Gobbo

20:30-22:00: A Taste of Esperanto Culture (publikanoj estas bonvenaj) (Chuck Smith)

Dimanĉo, 15 julio

Matene

07:30-08:30: Matenmanĝo

08:30-11:30: Okazos la jenaj programeroj po kelkaj samtempe:

  • Spektigo de la filmeto A Universal Love Story kaj respondoj de la verkinto-reĝisoro Natalie MacMahon al demandoj per Skajpo
  • Gregoria ĉantado: la originoj de la alia universala lingvo (Ĵenja Amis)
  • Kiel paroli al la publiko kaj ĵurnalistoj pri Esperanto (Chuck Smith)
  • Universala Kongreso: Montrealo-2020! (Ĵenja Amis)
  • Lerni kaj instrui Esperanton per kreado de rakontoj (Timoteo Rice)
  • La ĉinuka, Esperanto de la Nordokcidento (Paul Hopkins)
  • Esperanto en Interreto (Arlyn Kerr)
  • Historio de Esperanto-USA (Paneldiskuto)
  • Prelego pri Clarence Bicknell (Ros’ Haruo)

11:30-12:00: Grupfoto

Tagmeze

12:00-13:00: Tagmanĝo

Posttagmeze

13:00-17:00: Okazos la jenaj programeroj po kelkaj samtempe:

  • Ekskurso al bazaro Pike Place (Arlyn Kerr kaj Les Kerr)
  • Ekskurso al lokaj Zamenhof-Esperanto-objektoj (spaco estas limigita) (Ros’ Haruo)
  • Tabloludejo
  • Estraroj respondas: La estraroj de Esperanto-USA kaj KEA respondos al viaj demandoj
  • Libroservo: Foliumu kaj aĉetu librojn de Esperanto-USA
  • Kunsido de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE)
  • Aferkunsido de Esperanto-USA

Vespere

17:30-18:30: Vespermanĝo

19:00 – ?: Koncerto kun specialaj gastoj

Lundo, 16 julio

Matene

07:30-08:30: Matenmanĝo

08:30-11:00: Okazos la jenaj programeroj po kelkaj samtempe:

  • Kurseto pri la laŝucida lingvo (Paul Hopkins)
  • Historio de Esperanto en la Pacifika Nordokcidento (Ros’ Haruo)
  • Historio de la Nordokcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) (Wally du Temple)

11:00-12:00: Solena fermo

Tagmeze

12:00-13:00: Tagmanĝo

Post la kongreso

Venu kun ni al la postkongresa tendumado en nacia parko Mount Rainier de 16-19 julio!

Resumoj de programeroj

Interlingvistiko en la 21a jarcento: novaj ŝancoj, novaj defioj (Federico Gobbo)

La vorton ‘interlingvistiko’ inventis la belga esperantisto kaj stenografisto Jules Meysmans en 1911, sed nur en 1931 ĝi populariĝis inter lingvistoj, post prelego de Otto Jespersen, la fama dana lingvisto. Kio okazis al la fako ekde tiam? Ĉu la origina difino de Jespersen ankoraŭ aktualas? Se ne, kial? La prelego ofertas unue superrigardon pri la temo. La ĉefaj historiaj periodoj de interlingvistiko estas: unue, la pionira epoko (1879 – 1911), kiam oni ĵetis ties bazojn; due, la fonda epoko (1911 – 1951), kiam okazis la interlingvistikaj militoj por decidi la plej ‘taŭgan’ formon de helplingvo; trie, la skola epoko (1951 – 1990), kiam sendependaj interlingvistikaj skoloj formiĝis en diversaj landoj, ĉefe Germanio, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando, ĉiuj kun aparta atento al Esperanto; fine, la nuntempa lingvopolitika epoko (1990 – nun), ekde kiam interlingvistiko pli firme dialogas kun aliaj fakoj, ĉefe lingvistiko kaj diversspecaj sociaj kaj politikaj sciencoj, aparte per la temoj tutmondiĝo, lingva justeco, mastrumado de multlingvismo, novaj formoj de movebleco. Multon oni esploris en la pasinta jarcento, sed ankoraŭ pli da laboro atendas la esploriston en la 21a jarcento. La prelego prezentos esplor-programon kiu indas plenumi por montri kiel interlingvistiko kapablas kontribui, al la fakuloj kaj al la ĝenerala socio samtempe.

Kiel transformiĝas la Esperanta komunumo: nuntempaj tendencoj (Federico Gobbo)

Laŭ la oksforda filozofo Luciano Floridi, ni travivas nur la kvaran revolucion de la homaro, kiu estas ankaŭ alivorte nomata bitrevolucio. Post la perdo de la centro de la universo (unua revolucio, per Koperniko), la perdo de la centro de la naturo (dua revolucio, per Darwin) kaj la perdo de la centro de la homa racio (tria revolucio, per Freud), en la pasinta jarcento la homaro perdis la centron de la agenteco (kvara revolucio, per Turing). Alivorte, nuntempaj homoj ne plu konsidereblas nekonektitaj agentoj kiuj agas en la medio kaj modifas ĝin individue, sed kompleksaj inform(ig)aj agentoj, kiuj konstante rilatas ne nur al naturaj agentoj (animaloj kaj plantoj) sed ankaŭ – kaj ĉefe – al la artefaritaj, kiuj estas faritaj el bitoj. Tiuj inform(ig)aj agentoj finfine ŝanĝas en la profundo kaj la naturon kaj la vivmedion. Malgraŭ ke Esperanto estas tipa produkto de la dua revolucio – kiam la homaro ankoraŭ fidis je la saviga povo de la racio – ĝia pluekzisto pruvas, ke la Esperanta komunumo sukcese adaptiĝis al la ŝanĝoj de la tempoj, kaj aparte al la ekesto de la aliaj du revolucioj. La prelego intencas oferti analizon pri la nuntempa situacio de la Esperanta komunumo kaj la neceso kaj oportuno adaptiĝi al la nuntempa realo, kiu estas farata de tiuj kompleksaj agentoj vivantaj en informmedio, kaj instigi al pripensado de la rolo de Esperanto kaj aparte de ĝia komunumo en la nuntempo.