Agado kaj Kreado pere de Esperanto

kun specialaj gastoj David K. Jordan kaj Flo Martorell!

Kuniĝu kun Esperanto-USA kaj Kanada Esperanto-Asocio ĉi-somere dum ni unuiĝinte festas la internacian lingvon. Temas pri speciala landa kongreso por lernantoj kaj parolantoj de Esperanto de ĉie en Usono kaj Kanado. Ni renkontiĝos ĉe Emerson College en historia Bostono, Masaĉuseco, Usono, de vespere vendredon, la 14-an junio, ĝis tagmeze lundon, la 17-an junio.

Novuloj legu pri tio, kio okazas ĉe Esperanta kongreso por pli bone kompreni, kion atendi.

Resti informata

Por informiĝi pri novaĵoj, bonvole donu al ni vian retpoŝtadreson, aliĝu al la Fejsbuka okazaĵo aŭ la Telegrama grupo, aŭ sekvu Esperanto-USA ĉe Fejsbuko Tvitero.

Esperanto?

Esperanto lastatempe estas pli populara, sed multaj lernantoj scias malmulte pri ĝi. Eksciu pli pri Esperanto ĉi tie.

Aliĝi

Vi devas aliĝi antaŭfrue! Aliĝi surloke ne estos permesita, laŭ politiko de Emerson. Bonvolu aliĝi interrete ĉi tie. Diskontita aliĝado ĉesas la 30-an de aprilo. Por ricevi pli da diskonto, aliĝu al E-USAKEA.