Pri la urbo

Bostono, fondita de Puritanoj en 1630, estas la plej homplena urbo en Nov-Anglio, kaj la ĉefurbo de Masaĉuseco.  Ĝi ludis grandan rolon en la Usona Milito de Sendependeco, kaj pro ĝia longa historio kaj riĉa kulturo ĝi restas unu el la plej grandaj lokoj por turismo en Usono.  Ĝi havas la plej malnovan publikan parkon, plej malnovan publikan lernejon, kaj plej malnovan metrosistemon en la lando.

Hodiaŭ, la urbo kaj ĉirkaŭa regiono estas konataj kiel centro de edukado, medicino, kaj teknologio (precipe bioteknologio).

Vetero

La Bostona vetero estas konata pro sanĝiĝemo, sed ĝia proksimeco al haveno protektas ĝin de ekstremoj de temperaturoj.  Junio estas kutime agrabla monato, kun averaĝaj temperaturoj inter 60°F kaj 76°F (15°C – 24°C); tamen la temperaturo fojfoje povas superi 80°F (27°C).  La pluvkvanto estas malpli prognozebla; kutime okazas ĉirkaŭ 11 pluvaj tagoj dum Junio.

Esperanto en Bostono

Bostono ludas gravan rolon en la frua historio de Esperanto en Usono.  En 1905, la unua Esperanta societo fondiĝis en Bostono. Post nur monatoj, membroj de la Bostona Esperanta Societo helpis fondi la unuan landan organizon – la Amerika Esperanta Asocio, kun stabejo en Bostono – kaj eldonis unu el la du unuaj periodaĵoj en Usono – The American Esperanto Journal.  Antaŭ la fino de la sekva jaro, ambaŭ Universitato Harvard kaj MIT havis Esperanto-klubojn kaj oni instruis kurson ĉe Roxbury Latina Lernejo – tamen la unua lerneja Esperanta grupo fondiĝis ĉe Perkins Lernejo por Blinduloj.  En 1908, ĉe la unua landa kongreso, AEA anstataŭiĝis per EANA, kun stabejo en Ĉikago, kaj The American Esperanto Journal unuiĝis kun Amerika Esperantisto sub ties nomo por fariĝi la oficiala bulteno de EANA.  En 1913, ambaŭ relokiĝis al Bostono, ĝis 1927. Inter la elstaraj nomoj de ĉi tiu periodo (multaj el ili estraranoj de EANA) estas Daniel Orzo Smith Lowell (prezidanto de EANA 1909-10, membro de la Lingva Komitato 1908-18, kaj verkinto de Esperanto for Beginners en 1923), Edward Saxton Payson (verkinto de la originala novelo Juneco kaj Amo kaj tradukinto de deko da verkoj), John Fogg Twombly, Edward K. Harvey, Dr Charles Hill Fessenden, George Winthrop Lee, Earnest F. Dow, kaj Miss E. J. Meriam.

En la 1960aj jaroj, la Esperanta klubo ĉe Harvard estis tre aktiva, pro la pluraj junaj Esperanto-parolantoj kiuj venis samtempe por studi en la urbo – inkluzive de Jonathan Pool, Humphrey Tonkin, kaj aliaj ĉe Harvard, MIT, kaj aliloke.  Kun aliaj junuloj en Novjorko, ili fondis la Junularon Esperantistan de Nordameriko (JEN) kaj eldonis ĝian organon, JEN-Bulteno.  Pool, Tonkin, kaj James Lieberman – ankaŭ kiu estis mallonge ĉe Harvard dum tiu tempo – poste kreis la Fondaĵon pri Esperantaj Studoj (ESF) en 1968.

En Bostono estis multe da agado dum la jaroj 80aj, 90aj, kaj 00aj, danke al organizantoj kiel Ralph Murphy, Florence Mack, David Wolff (pasinta prezidanto de E-USA), Daniel Albro kaj Jens Karlsson (studentoj kiuj revivigis la Societon por Esperanto ĉe MIT), kaj aliaj ĉe MIT kiuj daŭrigis la agadon de SpE ĝis ĝia malfondo en 2012.

Hodiaŭ Bostono havas viglan grupon – Bostona Regiona kaj Urbega Esperanto‐Grupo aŭ BRUEGo – kiu renkontiĝas monate kaj organizas kelkajn eventojn kaj ekskursojn (kiel Paralela Universo) tra la jaro.

Bostono estis la loko de landaj Esperantaj kongresoj ekde tiuj fruaj jaroj.  Bostono gastigis la 5an kongreson de EANA en 1912 kaj la 14an en 1921. Kaj du pasintaj kongresoj de E-USA okazis en la Bostona regiono, en 1985 kaj 2003, ambaŭ ĉe MIT.